Usman dan Fodio

Usman dan Fodio
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1754 (1754-12-15)
en Gobir
Morto 1-an de januaro 1817 (1817-01-01) (62-jaraĝa)
en Sokoto
Religio islamo vd
Etno Fulboj vd
Lingvoj anglaarabahaŭsafula vd
Ŝtataneco Sokoto Kaliflando vd
Familio
Gefratoj Abdullahi dan Fodio vd
Infanoj Abu Bakr Atiku • Muhammed Bello • Nana Asma’u vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Fondoj de Justico por juraj gvardistoj, guberniestroj, princoj, meritaj regantoj, kaj reĝoj (Usman dan Fodio)

Shaihu Usman dan Fodio, naske Usuman ɓii Foduye, (aludita ankaŭ kiel Ŝejĥ Usman Ibn Fodio, Ŝehu Utman Dan Fuduje, aŭ Ŝehu Usman dan Fodio) (1754–1817) estis religia instruisto, verkisto kaj islama propagandisto, kaj la fondinto de la Sokoto Kaliflando. Dan Fodio estis urbigita membro de la etno de Fulanoj kiu loĝis en Haŭsaj Ŝtatoj en kio estas nune norda Niĝerio. Li estis ankaŭ estro kiu sekvis la malikan skolon de Sunaismo de Islamo kaj la Kadirija branĉo de Sufismo.[1]

Kiel instruisto de la maliki skolo de juro, li loĝis en la urbo-ŝtato Gobir ĝis 1802 kiam, movita de siaj reformismaj ideoj kaj suferinte pliiganta subpremadon fare de lokaj aŭtoritatoj, li kondukis siajn sekvantojn al ekzilo. Tiu ekzilo komencis politikan kaj socian revolucion kiu etendis el Gobir tra moderna Niĝerio kaj Kameruno, kaj rezultis en movado de ĝihado estrita de Fulanoj tra Okcidenta Afriko. Dan Fodio rifuzis pri multo de la supereco de regeco, kaj dum li disvolvigis kontaktojn kun religiaj reformistoj kaj ĝihadistoj tra Afriko, li tuj pasis la faktan estrecon de la Sokoto ŝtato al sia filo, Muhammed Bello.

Dan Fodio verkis pli ol cento da libroj koncerne religion, regadon, kulturon, kaj socion. Li disvolvigis kritikaron de ekzistantaj afrikaj islamaj elitoj pro tio kion li vidis kiel avareco, paganismo, malobeo de la standardoj de la Ŝario nome la islama juro, kaj uzado de peza impostado. Li enkuraĝigis eduitecon, kaj por viroj kaj porvirinoj, kaj kelkaj el liaj filinoj elstaris kiel fakulinoj kaj verkistinoj. Liaj verkoj kaj diroj plu estas cititaj ankoraŭ nuntempe, kaj estas ofte ŝate menciitaj kiel Ŝehu en Niĝerio. Kelkaj sekvantoj konsideras ke dan Fodio estis muĝadido, diinspirita "reformisto de Islamo".[2]

Stariĝo de Dan Fodio estis grava epizodo de movado priskribita kiel Fulana ĝihado en la 17a, 18a, kaj 19a jarcentoj.[3] Ĝi sekvis la ĝihadojn sukcese okazintaj en Futa Bundu, Futa Tooro, kaj Futa Djallon inter 1650 kaj 1750, kiuj kondukis al la kreado de tiuj tri islamaj ŝtatoj. Siavice, Ŝehu inspiris nombron de postaj okcidentafrikaj ĝihadoj, kiaj tiuj de Seku Amadu, fondinto de la Masina Imperio, El Hadj Umar Tall, fondinto de Tukulora Imperio (kiu edziĝis al pranepino de dan Fodio), kaj Modibo Adama, fondinto de la Adamava Emirlando.

  1. The Muslim 500: "Amirul Mu’minin Sheikh as Sultan Muhammadu Sa’adu Abubakar III" Konsultita la 15an de majo, 2014
  2. John O. Hunwick. African And Islamic Revival en Sudanic Africa: A Journal of Historical Sources : #6 (1995).
  3. Suret-Canale, Jean. "The Social and Historical Significance of the Fulɓe Hegemonies in the Seventeenth, Eighteenth and Nineteenth Centuries." In Essays on African History: From the Slave Trade to Neocolonialism." tradukitaj el la franca de Christopher Hurst. C. Hurst & Co., London., pp. 25-55. Alirita 8a de oktobro 2014.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne